Kondensita lakto estas lakto kutime sukerigita, farita per forigado de akvo de normala bovina lakto. Kondensita lakto estas blanka, dolĉa, densa substanco; kiel ĉiuj konservaĵoj, ĝi estas manĝebla ege longa tempo.
Plej ofte oni uzas ĝin por fari diversajn desertojn, sed manĝebla ankaŭ kiel aparta frandaĵo aŭ aldonaĵo al kafo aŭ teo.